Sen pripenso vi respondon trovu.
Jes... Malfacile!
Ĉu por birdoj estas gantoj?
Kiel tuŝas elefantoj?
Ĉu avinon havas norda vent'?
Kie steloj dormas tage?
Ne imagas mi eĉ svage -
Kion li demandos post moment'.
Eblas tute freneziĝi, jes... Terure!
Ĉi tie sekvas sceneto - eldiro: (tr. el la rusa)
- Paĉjo, kiel nomiĝas tiu ĉi aŭto?
- Kiu do aŭto?
- Nu jen tiu, kun granda ŝanĝujo.
- Ne ŝanĝujo, sed ŝarĝujo. Ĝi estas germana aŭto, ĝi nomiĝas “Magirus”.
- Ĉu do oni dum la milito ĝin kaptis?
Jam kusenon serĉas l'kapo,
Sed denove kiel frapo:
- Kio estas “opodeportun”?
Li demandas en krepusko:
“Ĉu similas muson musko?
Kaj ĉu estas kuloj en la Lun'?”
Kie ili ja forestas? Interese...
Mi ja dormas sen reveno,
Cedas lokon al ĉagreno:
Kion plu elpensos vi, aĉul'?
En la ĉambro ĉio mutas.
La filet' en sonĝ' balbutas:
“Kio, kiam, kiel, kiu, ĉu?”
Mi rigaradas lin admire, jes. Interese...
(tr. el la rusa)
- Paĉjo, kiel en Esperanto estas =ĉevalo=?
- “Fiŝo”.
- Nu kion do vi diras =fiŝo=... “Fiŝo” estas =fiŝo=. Sed =ĉevalo= en Esperanto estas “ĉevalo”. Paĉjo, ĉu mi nomu najbaron Vovka “ĉevalo”?
- Kial do tiel?
- Ĉar antaŭe mi lin nomis “fiŝo”...
- Nur trankvilo - jen arogo.-
Diris granda pedagogo.
Mi atendis kun interna trem':
Li demandos, mi esperis,
Pri de kie li aperis?
Sed li tion bone scias mem.
Plej verŝajne de najbaro Vovka.
Tute certe.
Mi respondas, mi konvinkas,
Trankviligajn gutojn trinkas.
Sed mi revas - iam kun humil'
Pri piratoj kaj perantoj,
Kaj pri vortoj Esperantaj
Li demandos same, mia fil'.
.....