Vi ne þanĝiĝis de ĉi fora temp’.
Ja vivon havas vi sufiĉe longan.
Kaj mi ekhavis sperton por apogo,
Kaj restis fore de la viv’ printemp’.
Sed tiu sento, kiun donis vi,
Varmigas min ĝis nun kaj donas fortojn.
De vi mi scias - arboj kvazaŭ homoj
Soifas same pri amplena viv’.
Adiaŭ, arbo. Do, revenu mi
Al bosko kun aliaj vivoleĝoj.
Kunprenas mia koro vian preĝon.
Mi vin memoros, kara amikin’.