Gastlibro

La paĝo redakteblas sen ensaluto. Metu novajn mesaĝojn supre

En la kanto ‘Kisu min multe‘, troviĝas jeno : ĉiam timegas min perdi
vin post tio ĉi. Sed tamen laŭ mia penso, ‘ĉiam timegas mi perdi vin post tio ĉi’ ŝajnas pli prava. Ĉu akuzativo estas gramatike bezonata ĉe la pronomo ‘mi’?
Song Ho-young el Korea Respubliko

En la plej lasta frazo de la kanto Konfidu Min, troviĝas jena frazo : “Do senmaskiĝu vin”. Ĉu “senmaskiĝu vi” aŭ “senmaskigu vin” ne estas gramatike pli taŭga?
Song Hoyoung

Jes, vi pravas, laŭ mi en la originala teksto estas eraro. Plej verŝajne devas esti “senmaskiĝu vi”. --- Aleksej KUZNECOV 07/05/2008 04:57

Bel- kaj bonega vikio! denizo 03/04/2008 07:54

Ĉu iu povas helpi ? Mi senespere serĉas la gitarakordojn (ne la cistrakordojn) por la kanto “La malnova balancilo” de Kajto. Dankon pro la laboro de Vikiokantaro.
Michel Légaré (mifartasbone(a)yahoo.ca) 25/03/2008

Vidu la akordojn, dankon al Ricardo Dias Almeida. --- Aleksej KUZNECOV 03/04/2008 07:54

Mi ne certas, ĉu mi pravas aŭ ne. Tamen en alia libro, mi trovis malsamon pri la kanto Que Sera Sera. La parto ‘pri l’estonto mistera paĝ’ estas ‘pri la estonta mistera paĝ’ en alia libro de Esperanto-kantoj. Ĉu vi scias, kiu estas prava?
Song Hoyoung

Mi kontrolis laŭ kantaro de Oraj Kantoj-1 kaj tie estas skribite “..de l’estonto...”. Fin-fine vi kantu kiel vi preferas. :-) --- Aleksej KUZNECOV 29/01/2008 05:57

Mi serĉas la akordojn de la fama kanzono Katjuŝa por gitaro. Dankon!
jeo055 (ĉe) gmail.com
Ĵeo

Nun vidu en la kantaro Katjuŝa. --- Aleksej KUZNECOV 11/01/2008 08:09

Ĉu eble vi scias la kanton ‘Konfidu min’ kiu troviĝas en ĉi tiu : http://www.youtube.com/watch?v=sWTIbvgYWSY&feature=related ? Mi kaj aliaj esperantistoj tre ŝatus la kanton, kaj esperas legi ties tekston. Ĉu vi povus?
Song Hoyoung

Mi kontaktis kun Elke kaj ŝi permesis al mi kopii tekstojn de ŝiaj kantoj el sia retejo. Do, ni atendu kiam ili aperos tie. --- Aleksej KUZNECOV 06/12/2007 06:12
Ĝi estas disponebla nun : http://www.anaproy.nl/elke/media/Muziek/Konfidu%20Min.jpg Pardonu, sed mi ne trovis kiel krei la paĝon. Konfidu Min Loïc Rossi, Francio
Pretas! Sur la retejo haveblas ankoraŭ unu kanto. Enmitenda. --- Aleksej KUZNECOV 13/03/2008 06:19

Ho! Suba LaPingvino estas mia amiko! Ĉiuokaze ĉu vi povus alŝuti la tekston de japana Esperanto-kanto, ‘Antaŭ du jaroj’? Mi memoras, ke ĝi estis bela kaj prezentinda.
Samideane via,
Song Hoyoung el Korea Respubliko

Vidu tekston en nia vikio. Dankon pro helpo al William Walter PATTERSON. --- Aleksej KUZNECOV 11/10/2007 05:23

Kaj se mi mortos keil partizano ⇒ keil > kiel, ĉu iu povas korekti?
Cetere tre bona retejo ;).
LaPingvino

Korektita, dankon! --- Aleksej KUZNECOV 24/09/2007 06:01

Mi tre ĝojas, ke mi trovis tiel ĉi bonan retpaĝon. Verdire mi trovis ĉi tiun retpaĝon serĉante la tekston de la kanto, ‘Se mi plaĉas al vi’. Mi petas de vi ĉiuj tajpi la tekston ĉi tie!
Song Hoyoung el Korea Respubliko, 14-09-2007

La teksto aperis dank’ al paĝaro de Lusi Rimon kaj teksto kun akordoj de Garik Kokolija. --- Aleksej KUZNECOV 19/09/2007 05:24

Gratulojn pro tiu ĉi utila retpaĝo. Mi deziras grandecon kaj sukceson. Longan vivon! :-)
José Rafael NÚÑEZ TOSO, 06-03-2005

Mi serĉis kaj serĉis kantotekstojn de persone, sed trovis nur kelkajn. Dank al vi, mi nun jes povas kunkantaĉi. Dankegojn!
Ben Indestege, 17-01-2005

Mi venis al la kantaro, kaj mi trovis multajn kantojn, kiujn mi ne sciis parte (tekste) aŭ tute ĝis hodiaŭ. Dankon. Estas bona afer”! (mamuto [ĉe] rambler [punkto] ru)
Mikaelo Bronŝtejn, 04-09-2004

Mi provis ensaluti sed ne ricevas pasvorton sed nur konfirmkodon. La cxefpagxo aspektas tute fuŝa vidita per fajrovulpo kaj mi eventuale povus provi plibonigi ĝin. Arno Lagrange retpoŝtu al arno.raymond.lagrange (ĉe) wanadoo.fr 15/06/2007

Jen propono por ripari la cxefpagxon ...(sekvis ekzemplo de la starta paĝo)

La problemo solvita, diskuton pri starta paĝo vd. en ĉi tiea diskutejo --- Aleksej KUZNECOV 16/06/2007 19:38

Utila kaj sperta laboro - okaze mi ĝin trovis- ! dankon al vi!
fakte mi provas malkabei kaj plezure uzas kantojn por ties fari!
belan vivon!
kristen kezer