Ĵus okazis ŝipa albordiĝ‘,
Homoj svarmas, kvazaŭ en ebri’.
La gurdist’ komercas pri feliĉ‘,
Kaj salute sonas meva kri’.
Refreno:
Aŭtunas, Francie aŭtunas...
Sola staras acer’
Kaj ĵetadas al ter’ da folioj plenmanojn.
Aŭtunas, Francie aŭtunas;
Sunsubir’ velkas jam,
Kaj nubetoj en flam’ kuras trans oceanon...
Basajn tonojn provas l’ orkestret’,
Kaj ĉirkaŭe bolas homa flu’;
Tempon rekontrolas la knabet’
La knabinon atendante plu.
L’ urb’ ekbrilis je fajretoj mil,
Kaj lumtur’ ekflamis kun persist’;
La kanteton zumas en trankvil’
Ĉe la ponto l’ trista kanzonist’:
Refreno
Ĉesis bru’, nur ion flustras vent’,
Kaj susuras ondoj en medit’;
L’ povra knabo staras en atend’,
Plentremante jam pro nokta frid’...
La markolo ŝtormas laŭ sezon’,
Kaj la kap’ turniĝas jam pro vin’;
De l’ gurdist’ finiĝis la kanzon’,
Nur la venta flustr’ atingis nin...
//Refreno**