| Teksto | Miĥail Isakovskij |
|---|---|
| Muziko | Isaak Dunaevskij |
| E-teksto | Lusi RIMON |
Konata rusa kanto “Ой цветёт калина” el filmo “Кубанские казаки” (Kubanaj kazakoj)
Vagas sub la suno,
Vivas li sen sci’,
Ke knabino juna
Pensas nur pri li.
La florar’ opula
Falas sur la kort’,
Amo senskrupula
Kreskas sen la vort’.
Koro junulina
Flagras pli kaj pli,
Kiel do aludi
Pri la am-pasi’?
Iras mi sen rajti
Diri pri la tem’,
Kara mia bona,
Vi konjektu mem!