Ne brokantas kaj ne giras kaj ne flikas ion ajn.
Iu ie ion diras - por stranguloj estas gajn’.
La stranguloj en l’firmao estas nepra personar’,
Ege gravas vorton pravan tuj ripeti sen erar’.
Sur varmega mara plaĝo, en palaco aŭ kaban’
Iu diras ion saĝan - por stranguloj estas pan’.
La stranguloj en l’firmao estas nepra personar’,
Ege gravas vorton pravan tuj ripeti sen erar’.
De l’kupleto al kupleto en la kapo jam nebul’.
Mutas vi, do mi ripetas - ĉu ne estas vi strangul’?