Am Dm E7 Iris ni al lago en arbar’, en arbar’, en arbar’, Am Partoprenas ni en la tendar’, E7 Am Nur dek tagojn havas ni. Refreno:
Sidas ni en la amika rond’, nia rond’, nia rond’,
ankaŭ kun la tuta vasta mond’
amikiĝi volas ni.
Sed pro unu krokodila vort’,
aĉa vort’, aĉa vort’,
ni vin punos je terura sort’ -
bano sen ceremoni’.
Refreno
Staras gaja ronko en tendar’, en tendar’, en tendar’,
sonas ŝmacaj kisoj en arbar’ -
venis por praktiko ni.
Ĝis revido, kara amikar’, amikar’, amikar’,
kun plezuro en venonta jar’
ĉion ĉi ripetos ni.
Refreno