Kaj volis fuĝi ien, malaperi,
Ŝlosilon perdi de l'ŝlosita kel'.
Sed kredis mi - ne indas malesperi
Dum restas iu lum', dum brulas la kandel'.
Kaj kanti min neniu povis igi -
Silento estas oro por anim'-
Sed se la kanto dorson plirektigas,
Neniu povas silentigi min.
Kaj se hodiaū tagoj iĝis kurtaj,
Kaj sango jam fluetas sen akcel',
Mi vican fojon rekomencos l'tuton
Dum restas iu lum', dum brulas la kandel'.