| Teksto Muziko | Roĝer BORĜES |
|---|
2003
Originale aperita en la disko “Sendependa”
Teksto adaptita de Rada Lazarova (1984), el Bulgario.
Mi havas peton
Via ĝojo, kiso, kares´
Neripeteblaj restu
Estu nur mia, estu ĉiam mia dezir´
Ĉu ni rakontu pri nia trotuar´?
Pri la suferoj kaj venkoj
Ĉu ni memoru pri repertuar´
De nia lasta prezento
Ĉar mi...
Pasos la jaroj, griziĝos harar´
Homo revidos la homon
Bone, se povus ni en amikar´
Nur rememori la bonon
Sed mi...