Serpentumas polva pad’,
La aeron hufoj kirlas...
Flanke roj’ kristala lirlas...
Tenas forte spur’ de rad...
Tenas forte sklava mor’...
Venas tag’ neeviteble...
Vi dum nokto sonĝas eble
pri beleco de aŭror’...
Dancas ion la ĉeval’
ĝis la lasta morta paŝo.
Ĉu en valso, ĉu en marŝo-
regas sama vivegal’...
Ŝvebas ritmo super ter’...
Krias la publik’: “Perfekte!”
Trinkas kun plezur’ neglekte
puran sangon de liber’...