Marŝmarson diktas la muzik'
Freneza sturmo, sabropik'
sangfontoj fluas, tintas staloj
hura' formortas sur ĉevaloj
Trara! Trara!
en mortbataloj
En la ĥaoso jen ceval'
huffrapas ritme je signal
kraniojn rompas, korojn premas,
sen kapan knabon kun si trenas
Trara! Trara!
dancante henas . . .
Marŝmarson diktas la muzik'
Nun pac' trumpetas - sen efik'
militon kaŝas ter' kaj kalko,
kolombon tamen pelas falko
Trara! Trara!
Ĉe katafalko
Kutime ja en vivbatal'
dancadi kiel la ĉeval'
kaj vanas brido, vipo, sprono,
ĉar dancas dancas je marŝsono
Trara! Trara!
la ĉevalhomo . . .