Revmorte perforte pafmurdis iu frenezo de l’ nuna estinteco kamaradojn dolĉajn niajn, mordintaj la revon per penso de birdo, ĉar revoj kaj mevoj eĉ rajtas la vojaĝon de l’ ebleco.
Ne forlasu ni iam la memoron pri Kordoba de nia doloro, pri sango kaj tero kaj ploro kaj polvo, pri l’ penso kiu vinbero iĝos pri l’ vino kiu eblan solvon sentos ĝis ni pro eksilento elvekiĝos.