| Kantas | La Porkoj |
|---|
Mildaj leviĝas la voĉoj
al ĉielo: blua senfin’.
Ame laboras la manoj.
La Tero, nia patrin’.
Kantu kun ni dum la tago (sano)
Ludu kun ni je l’ vesper’.
Hela la lum’ de la amo.
Brilas la lum’ de la ver’.
Ĉirpas la griloj ekstere,
noktas sur Monto Balen’.
Baldaŭ revenos la suno,
hela la lum’de l’ maten’.