Per tiu ĉi bluvalentin’
Arestis ŝi min
Forgesis min kvazaŭ
Fajrujojn ĉe pin’.
Mi estas por vi
En memor’ nura tru’,
Aŭ forfrotiĝinta
Surŝultra tatu’.
Forgesis delonge mi
Guston de lip’.
Vi estas floristo,
Mi estas tulip’.
Ŝi sendas bluvalentinojn
El ter’ kaj infer’,
Sed mi ĉiam luktos
Por mia liber’.
Sed kuŝas tirkeste
Ĉi tiu frenez’.
Mi ĝin zorge gardas
Kun ŝat’ kaj aprez’.
Sen vi mi feliĉus -
Sen ŝrumpo kaj krak’
Ĉe kor’ anhelanta
Ĉe tekso de jak’.
Ŝi sendas bluvalentinojn
Je granda valor’
Por rememorigi
Pri l’peko de l’kor’.
Por manojn purigi
Min helpos viski’.
Mi tre ebriiĝos
Sen scii - por ki’?
Por staru trankvile
Mi ĉe la altar’
Mi devos eskapi
De tiu koŝmar’.
Dekkvaran de ĉiu
Monat’ februar’
Mi iom pli mortas,
Pli mortas mi ĉar
Ŝi sendas kovertojn,
Turmentas ŝi min,
Ŝi min tre ĝuigas
Per //bluvalentin** (3-foje)