| ... | Dylan - Pilger |
|---|---|
| E-teksto | ... |
Traduko de la angla (Blowin’ in the wind).
Kiom ĉielon rigardu la hom’,
Ĝis vidos li pli ol la ter’?
Jes ja! Kiom oreloj plu taŭgas al li,
Ĝis aŭdiĝas plorad’ de mizer’?
Jes ja! Kiom da mortoj konvinkos lin,
Ke tro multajn mortigis sufer’?
Kiom da jaroj ekzistu montar’,
Ĝis laviĝos al maro ĝi?
Jes ja! Kiom da jaroj ekzistu homgrup’,
Ĝis rompiĝos malam-tradici’?
Jes ja! Kiom, turnante la kapon, povas hom’
Pretendi, ke ne vidas li?
Respondon, amik’, al ni blovas la vent’.
Respondon al ni blovas la vent’.