Post l'imperiestro rajdas generaloj - la eskort' armea.
La galonoj pompaj kaj cikatroj gloraj - mankas nur pereo.
Poste adjutantoj, bravaj diletantoj, brilas epoletoj.
Ĉiuj estas belaj, ĉiuj tre talentaj - dandoj kaj poetoj.
Iĝas halucino sonoj klavecinaj kaj fanfaroj pompaj,
Restas nur frapado, fluta voĉo nerva kaj esperoj trompaj,
Iĝas halucino hejmo kaj edzino, pano kaj cetero,
Restas nur ĉielo supre, kaj malsupre sub piedoj tero.