Li vagas tra nokto,
Li pleje teruras,
Kun densa barbego
Pendanta ĝis ter’,
Kun dentoj enormaj,
Lipharoj misformaj
Kaj kroma timiga ceter’...
Aj, Babaj’...
Ĉiujn li molestas,
Malgraŭ ke sennocas ĉi labor’;
Aj, Babaj’,
Ĉio ebla estas.
Vi, ke ĉio bonu, iru for...
Li estas bonkora,
Minaca aspekte,
Perfekta aŭdpove
Vidpove - eĉ pli...
Timigo elmita
Neniam vidita,
Sed ofte aŭdata de ni...
Aj, Babaj’,
Li hompordojn frapas
Dum jarcentoj, plena je fervor’.
Aj, Babaj’,
Ĉiuj lin ne ŝatas,
Kaj balbutas dorme “Iru for...”
Li plori ne emas,
Li scias, ke devas
Tuj post vesperiĝo
Alveni al hom’...
Dum pluv’, dum ventblovo
Li servas plenpove
Peneme starante ĉe l’ dom’...
Aj, Babaj’,
La laboro aĉas.
Lin solec’ ekregis kaj angor’...
Aj, Babaj’,
Ĉu al oni plaĉas
Aŭdi ĉiunokte “Iru for...”?