Refreno:
Helo vespera, tremo ĉe kor’,
Voĉ’ el animo, sed vi...
Vagas somero post la jaroj for,
Mi vin ne forgesos, sed vi...
Vi povas pentri pejzaĝon ĉe flughaven’;
La akvo kaŝos signojn far forkeg’ en sin’.
Vi certe povas danci sur surdiga skren’,
Sed vi ne povas nun kortuŝi min.
Kaj tra la jaroj min vokas via vizaĝ‘,
Sed glutis l’ aŭtunon ruĝe-flava pejzaĝ‘.
De surlaplata skreno vi spektas min kaj
La filmobendon maĉas la fajr’.
//Refreno://
Dunklo de ĉambro, lumo de l’ skren’,
Jaroj ien for, sed ni...
Rulo de l’ filmo degelas kun ĝem’.
Ĝi ne plu okazos, sed ni...
Helo vespera, tremo ĉe kor’,
Voĉ’ el animo, sed vi...
Vagas somero post la jaroj for;
Mi vin ne forgesos, sed vi...