| Teksto | KONISI Gaku1) |
|---|---|
| Muziko | KONISI Gaku |
| Kantas | TANAKA Akiko kaj KAWAMOTO Hiromi |
El la kasedo Antaŭ du jaroj
Refreno:
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
En lasta jaro mi vin revidis
en kunloĝado la plej severa.
Vi ne hezitis, ne plu timidis;
fluis parol’ libera.
Refreno
Ankaŭ ĉijare mi vin revidis
en kunloĝado la plej valora.
Ĉiuj konfidis, vi ne perfidis
per la labor’ fervora.
Refreno
Post unu jaro mi vin revidos
en kunloĝado la plej prospera.
Mi vin invitos kaj nur rapidos
al promenad’ vespera.
//Refreno://
Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis
en kunloĝado junula.
Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis
en kunloĝado junula.