Ankoraŭ ĉiam tre volonte,
Jam sen malĝojo kaj dolor’,
Por sonĝoj teksas mi senvorte
Por reciproka ammemor’.
Sed ĉiam poste l’koro sendas
Vidaĵon plenan de l’amar’, -
Animoj niaj tiel fremdas
Irintaj iam kiel par’. (2-foje)
Nun, kiam estingiĝis ĉio -
La ama sent’, la viva ĝoj’,
Kun trist’ mi sentas ke nenio
Kondukos min laŭ sama voj’.
Sed pli ol tio evidente
Timigas min la perspektiv’,
Ke iam mi indiferente
Renkonti povos vin en viv’. (2-foje)