| Teksto | Mihai Eminescu |
|---|---|
| Muziko | Miĥail Povorin |
| E-teksto | el la rumana Konstantin Dominte |
Delonge, eble, tra la blu’,
Ĝi mortis en lontano,
Kaj nun radi’ apenaŭ plu
Sin montras al terano.
La bild’ de l’ eksa stelo tra
Ĉielo glite palas.
Ĝi nevidite estis ja,
Kaj nun vidate malas.
Samtiel nia amsopir’,
En nokton pereinte,
Radio de la eksdezir’
La koron sekvas pinte.