//Refreno://
Dancas en rememoroj
kupr’ kaj palaca plac’.
Dancas ĉielkolora
rava Vintra palac’...
En Petergofon nin invitis
kaskado granda kaj Samson’.
Desupre kiun kion vidis
Anĝel’ trankvila de kolon’.
Jen kvar ĉevaloj, kvar simboloj -
Po du sur ponto trans river’.
Duop’ humile fleksis kolojn,
Duopo luktas por liber’.
Kreita kontraŭ leĝ’ natura
per viva oferpag’ al Nord’
memoras fortikaĵa muro
dezirojn de rapida mort’.
Eterne tretas la serpenton
Rajdanto kupra per ĉeval’...
Humidamara Balta vento
invitas nin al kaja bal’.