Refreno:
Ni pluku la kordojn,
ni frapu la klavojn,
ni voku l’pasintajn
plezurojn kaj ravojn!
La helaj momentoj
de nia destin’
denove varmigos nin.
Kaj kredu ni, ke
redonacos la Dio
por nia estonto
parteton de tio>
ne tro da sopiro,
iom da fortun’
kaj fajron de nia jun’.
Gruoj, gruoj
super nebuloj fruaj
flugas suden, aŭtune fligas.
Flutas krio, kaj ni
nur larmojn glutas.
Jen do, jen do, -
pretas ni por atendo, -
morgaŭ venos somer’ senzorga,
pordoj niajn validojn prenos
morgaŭ.
Refreno
For de, for de
nia renkonto forte
moroj ligos nin, rememoroj...
Koroj strebos
al la amikoj foraj.
Se vi, se vi
venos por rericevi
ĝuon de nia kanto kuna,
nuna
vi jam denove estos
juna.
Refreno