| Teksto Muziko | Mikaelo Bronŝtejn |
|---|
1994
Du koroj kunis bat’ al bat’.
Ni de Tverskaja al Arbat
feliĉaj paŝis man’ – en man’
tra la vespera diafan’.
Kaj daŭris beno via ĝis
neatendita lasta kis’,
brakumo hasta en sopir’,
ĝis la forir’, ŝia forir’...
Aĥ, Moskvo...
Alia temp’, alia mor’,
alia sono de l’ rumor’:
la nostalgio kun minac’
mitingas nun en ĉiu plac’.
Admonas la promesa krem’
de Blanka Dom’ ĝis monstra Kreml’.
Jen estas honto, jen makul’,
kaj tamen ja, ne via kulp’.
Aĥ, Moskvo...
Bandito en altmoda pelt’
kaj enmigrinto ĉe forpel’,
avinjo en bazara bol’
kun la pramoskva elparol’,
ĉestacidoma mizerul’
kaj la renoma potencul’
elploras sentojn en ebri’,
sed ja, ne fidas larmojn vi!
Aĥ, Moskvo...
Kun mokrideta ironi’
vi vivas plu, vi belas pli
ĉu inter ŝato kaj malŝat’,
ĉu inter ŝtato kaj malŝtat’.
Ne inflacias nur valor’
de via sin’ por mia kor’,
ĉar nur en via reva sin’
mi ree juna sentas min.
Aĥ, Moskvo...
Mi fartas en provinca ŝlim’
kun la espero en anim’,
ke foje vokos laŭ bezon’
konata moskva telefon’.
Denove nokta vagonar,
atendo kaj pasio, ĉar
ne nur ĉefurba kompanin’,
sed vi, amata, vokas min.