====== Zime-zum ====== ^Teksto|P.B. (?)| ^Muziko|?| Vortoj kaj melodio el: István SZERDAHELYI - Esperanto 1. Internacia lernolibro por la lerneja junularo, Budapest 1972, pagxo 47. ===== Teksto ===== Hundo estas bona besto, La dimancxo estas festo; Zime-zum, zime-zum, La dimancxo - bum, bum, bum. Se vi havas kapdoloron, Tuj alvoku la doktoron; Zime-zum, zime-zum, La doktoron - bum, bum, bum. ===== Melodio literumita ===== F-dur (F-majxor) 2/4 ffff|8888|fgaf|8888| gggg|8888|c↑bag|8888| ffc |884 |ffc |884 | dbag|8888|fff |884 || La simbolo c↑ signifas, ke la sono "c" estas en la pli alta oktavo (=okto). Oni kantas ankaux alie: * en ambaux strofoj: "Esperanto - bum, bum, bum." * iom sxangxita melodio: F-dur (F-majxor) 2/4 ffff|8888|fgaf|8888| gggg|8888|c↑bag|8888| fff |884 |fga |884 | gc↑bg|8888|fff |884 || {{tag>kanto litero_z infana}}