====== Trista Soleco ====== //Kantas [[Flavio Fonseca]]// ===== Teksto ===== Sola, kiel roko meze de maro, Kiun nur vizias gxemoj de ondoj Kaj al kies blekoj mankas respondoj: Granda soleco! Sola, kiel ombrodona oazo, Kiun ni, trovinte akvon kaj frukton Lasas kaj sopire reas en lukton: Sankta soleco! Sola, multa inter multo da homoj, Kiuj ne perceptas vian torturon Kaj decidis pusxi vin en plezuron: Trista soleco! {{tag>litero_t kanto}}