====== Tridek Tri Bovinoj ====== //Teksto de N. Olev, muziko de M. Dunajevskij// //(kanto el la filmo "Meri Poppins, gxis revido!")// //Traduko el la rusa [[Pauxlo MOJXAJEV]]// === Teksto == Meze de urbego ia Sen ecx plej malgranda plant' Logxis la poet' genia, Inspirplena vers-rimant'. Cxion rimis li kaj fine Lin lacigis poezi', Kaj somere en kamparon, Por plenumi san-riparon Estis forsendita li. //Refreno:// >Tridek tri bovinoj, >Tridek tri bovinoj, >Tridek tri bovinoj - >Nova vers-redakt'! >Tridek tri bovinoj - >Venis vers' al fino >Fresxa, kvazaux jxus melkita lakt'! Vekigxadis li tre frue - Je la kvina sen erar', Kaj versajxojn novajn flue Prezentadis al bovar'. Fine de somero suna Ege kreskis la poet' - Ja severa lakt-dieto Tre utilas por poeto, Se li estas nur knabet'! >//Refreno// {{tag>litero_t kanto rusa}}