====== Tra L' Tuta Nokt' ====== ^Teksto\\ Muziko|tradicia| ^E-teksto|[[W. MAYNARD]] kaj [[Agnes B. DEANS]]| Anonima kimra lulkanto, melodio tradicia. Kimra teksto : Ar hyd y nos Angla teksto: Sleep, my child, and peace attend thee Ekzistas diversaj (plejparte anonimaj) angligoj/parafrazoj Esperante parafrazis : [[W. MAYNARD]] kaj [[Agnes B. DEANS]] Fontoj: * Kantfesto I (KEA)- cxiuj tri strofoj; * Adoru, ekumena Diserva libro, la plej nova, plej granda, plej bona Esperanta himnaro, eld. IKUE/KELI 2001, 170 (el Verda Trobadoro, 1986) - du lastaj strofoj, kiel vespera himneto "Ne timetu, kara mia" ===== Teksto ===== Dormu, beb', kaj pac' atendos, tra l' tuta nokt'; Gard-angxelojn dormo sendos tra l' tuta nokt'; Mole lacaj horoj lantas; mont' kaj valo dormon plantas, Ame, garde mi konstantas tra l' tuta nokt'. Ne timetu, kara mia, tra l' tuta nokt'; Paca restu koro via, tra l' tuta nokt'; Gxojo en mateno venos, ree vin espero benos, Ecx se dormon songxoj gxenos tra l' tuta nokt'. Vin angxeloj prizorgados, tra l' tuta nokt'; Liton vian cxirkauxados tra l' tuta nokt'; Ili vin per amo dia gardos de dangxero cxia; Dolcxa estu dormo via tra l' tuta nokt'. ===== Eksteraj ligoj ===== La melodio en midi-formato trovigxas tie: * http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/lule/DormuBeb1.htm, kaj tie: * http://www.geocities.com/cigneto/thctxt/n/netimetuk1.html {{tag>kanto lulkanto kimra litero_t}}