====== Tiel estas, kara ====== ^Teksto|Iván SZENES| ^Muziko|György ALDOBOLYI NAGY| Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapesxto. Origina titolo: "Bizony így van ez, szívem". Origina kantisto: ... ===== Teksto ===== Tiel estas, kara, en fin' de auxgusto, tiu suna varmo ja estas trezor', pri la tagoj en somero revas la brusto, sed en gxarden' jam blovas venta furor'. Tiel estas, kara, jen cxirkaux septembro, nun en la okuloj jen brilas cxel', sed per mornaj nuboj venas al mi tenebro, ili heroldas pason de l' somer'. Jen, la belec' nia restas por ciaa, cxar vivas gxi en la kor', sur viaj lipoj sun' ludas gaje jam, kiel printemp' estas gxi trezor'. Tiel estas, kara, jen, steloj nun falas, kaj la bril' de nia amo perdas el hel', sed la grandajn amojn ne la vortoj ja faras, kaj nun niam amon regas sincer'. Scias mi, grandajn amojn ne la vortoj ja faras, kaj nun nian amon regas sincer', sincer', sincer', nure sincer'! {{tag>kanto litero_t hungara}}