====== Telefono ====== //Teksto de [[Boris KOLKER]], kantas [http://www.ikso.net/kantaro/Jxomart_Kaj_Natasxa Jxomart Amzeev].// //La kanton unuafoje prezentis en koncerto esperantistoj de Ufa en SEJT en la jaro 1974 cxe Volgo apud la urbo Sxuja (Ivanova regiono).// ===== Teksto ===== Mi vekigxas pro akra son', Tintas en la nokt' telefon', Telefon' ekstazas kio do okazas, Kial gxi tintadas: din-din-don? Milda vocxo diras: "Pardon!" Mi kontaktas vin sen rezon' Simple mi enuas, Do, mi rendevuas kun vi Pere de telefon'. Al la nekonata person' Mi respondas kun la admon' La mateno venas kaj mi ne komprenas, Kial mi insistas pri admon'. Se al mi okazas malbon', Tuj mi iras al telefon' Sonas vocxo kara Sonas vocxo klara //Tristi ne plu estas bezon'.// (2 foje) {{tag>litero_t kanto}}