====== Sxipestro De Morogoro La ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== Taseto beleta, gxi tauxgas por teo, enmetu la lakton kaj multan sukeron. Se forirus vi, se forirus vi mi havus liberon. Diradis plurfoje, mi de tempa foro: ne havu malzorgojn pri nia amoro. Ne sxipestro estu, ne sxipestro estu vi de Morogoro. Malsperte gvidadis li sxipon tra maro kaj dronis dum sxtormo kun la sxipanaro. Se revenus vi, se revenus vi ni estus ja paro. {{tag>litero_sx kanto}}