====== Sur Flugiloj De Aviadil ====== //Teksto kaj muziko de [[Maria KOCXETKOVA]]// ===== Teksto ===== Sur flugiloj de aviadil' Logxas helaj rebriloj de l'suno. Ie restis la amo, kaj vi Min forgesos post longa auxtuno. //Refreno:// >Logxas sola vero> >Kiam tero restos sube - >Gin ne tusxas la forges' >Super lando de blankaj nuboj, >//Kie logxas cxiela kares**. (2-foje) Cxu memoras vi, mia amik', Kanton simplan de l'birdo gxojplena, Farbojn de la fabela penik', Stacidomon en frua mateno. //Refreno:// >Flugas la animoj >Rigardante teron suban, >Kaj ne nepras la konfes' >Super lando de blankaj nuboj, >//Kie logxas cxiela kares'.// (2-foje) En printempa cxielmelodi' Kantas hxore bruema birdaro. Vivas amo gxis nun, eble vi Ne forgesos min post tuta jaro, //Refreno:// >Flugas la animoj >Rigardante teron suban, >Kaj ne nepras la konfes' >Super lando de blankaj nuboj, >//Kie logxas cxiela kares'.// (2-foje) {{tag>litero_s kanto}}