====== Revelacio ====== //Muziko de [[Vladimir Soroka]], teksto de K. Frolov// //Tradukis M. Korotj.// ===== Teksto ===== Ho, amik' aux homo nekonata, Prenu vi doloron de l'anim'. //Tuta mond' forgesos pri malsato,// //Tamen nur, se paco regos inter ni.// (2 foje) Volas mi, ke cxiu samterano Auxdu nun pri mia opini': //Lasos nin teruroj de malsano,// //Tamen nur, se paco regos inter ni.// (2 foje) La rigard' radias je rideto. Mano manon premas en uni'. //Ecx river' ekfluos en dezerto// //Tamen nur, se paco regos inter ni.// (2 foje) Cxiuj ni, ne rajtos ecx en pensoj, Je militkostumo vesti nin. //Flugos ni al foraj universoj,// //Tamen nur, se paco regos inter ni.// (2 foje) Cxiu tag' de senmilita vivo Gvidu nin al monda harmoni'. //Kredu do, mi fari povas cxion,// //Tamen nur, se paco regos inter ni.// (2 foje) ===== Eksteraj ligoj ===== *[http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php#revel la melodio por posxtelefono] {{tag>litero_r kanto}}