====== Post La Scenejo ====== //Kantas [[Kajto]], auxtoras Sylla CHAVES kaj Marian NESSE// ===== Teksto ===== De la kulisoj en la mortsilento Nur ehxas la ridado de l' auxdantar' Kaj en angul' vidigxas la turmento Kaj larmoj de aktor' pro vivamar' Pro la senreciproko de l' korsento Pro klacxoj, pro perfid' . . . sed haltas, cxar Forvisxas larmojn kaj post nur momento Ridete supreniras . . . Majstra far' Jen sperta la ludisto: mia koro Post la scenej', gxin premas la doloro Gxi gxemas, sed tuj poste, laux kutimo Sufokas ploron, kaj dum tremon cxesas Forlasas la kulisojn de l' animo Vestita per rideto, {{tag>litero_p kanto}}