====== Pasanta Pasio ====== ===== Teksto ===== La sxminko distingos vin Malplacxas nokt-rutin' Trivita ago, kontanta pago, fridas cxi imago Senmove frostas vi Detruas la medi' Tima bezono, de acxa mono, sen glora krono Sub pelta vest-abundo Kasxigxas via vundo Cxi kvartalo estas vualo por vivobatalo Dum nokto forvagis vi De via famili' Sxajniga foto, tro dolcxa noto, mesagxo el la koto //Refreno:// >Sinjoro, estigxas tragedio >Sinjoro, vi agas sen konscio >Vi pagas por cxi amor' >Vi pagas kaj iras for - pasanta pasio Lincxita amo Ploriga dramo - pasanta pasio Kruela nokto Fragila knabino - pasi', pasi' Vi volas for de tie cxi - pasanta pasio Sed vi nur suferos pli Da sentoj restas nul' Dum tiu ago de la gxu' Sen parolo, pri nauxza sento, pasanta pasio >//Refreno// {{tag>litero_p kanto}}