====== Oriento ====== //Franca melodio, E-teksto de [[Ludmila Novikova]]// ===== Teksto ===== Farbis montan randon per tenera rozkolor', Kasxinte stelojn sorcxistin'-auxror', Kaj vekigxas lante post tranokto la natur', Sin lavas per manplenoj de lazur'. Kombas verdajn harojn belulino - la betul', Sin rigardante en la laga glatspegul'. En arbar' auxdigxas vivogxoja birda tril' - Admira himno al karesa suna bril'. //Refreno:// >Oriento, oriento, orient' - auxrora mia land', >Oriento, oriento, orient' - pri vi matena kant'. Lavas orajn sxuojn per safira laga ond' Mastrino de l'mirakla Kupra mont'. Tintas milde sxia malahxit-smeralda rob', Radie brilas diamanta kron'. Kaj Danilo-majstro kreas floron el ruben', Ligita firme per mastrina amkaten'. Vane lin atendas juna Katja-fiancxin', Inside sxtelis lian koron la mastrin'. //Refreno:// >Oriento, oriento, orient' - fabela mia land', >Oriento, oriento, orient' - pri vi tenera kant'. Flustras en krepusko ekdormanta pina kron', Karesas koron la gitara son', En ravino rojo lirlas el vivkrea font', Cxe fajr' amikoj revas pri estont'. En mallumo nokta gxoje brulas arda flam', En cxies koroj same flagras juna am'. Strebas suprenigxi la fajrer' al fora stel', Kaj la animojn logas same sora cel'. //Refreno:// >Esperanto, Esperanto, Esperant' - amata mia land', >Esperanto, Esperanto, Esperant' - pri vi admira kant'. ===== Eksteraj ligoj ===== *http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php#orient - la melodio por posxtelefono {{tag>litero_o kanto}}