====== Novaj Kondicxoj ====== Kanto de [[Mikaelo Bronsxtejn]], dedicxita al fondigxo de Asocio de sovetaj esperantistoj en 1979 jaro anstataux SEJM - sovetia esperantista junulara movado. Per tiu reorganizo sxtataj instancoj volis ekregi la movadon - kaj multe sukcesis malfortigi gxin. La lasta strofo estis aldonita poste fare de alia auxtoro. ===== Teksto ===== Vivis ni trankvile en kutima SEJM, estis gxi por cxiuj ni kvazaux kara hejm'. Sed aperis kauxzo por cxiesa mir' - pri kondicxoj novaj venis onidir'. //Refreno, 2 foje:// >Ho, kiaj ni estas felicxaj, >ke venis novaj kondicxoj! Mi en "Aktuale" - bona informil' - legis artikolojn, cxiam kun util'. Oni rekomendas (eble estas ver') legi la informojn hejme, el leter'. >//Refreno// Estis konferencoj, vere bona far', intersxangxis sperton ni ankaux en tendar'. Oni rekomendas (eble estas ver') intersxangxi sperton hejme, per leter'! >//Refreno// Estis niaj kantoj, la mistera mond', gxuis la kantadon ni en amika rond'. Oni rekomendas (eble estas ver') la komunajn kantojn kanti per leter'! >//Refreno// Eble mi eraras, fia tumultul', cxar kondicxoj novaj (dume) estas en nebul'. Gxoju kaj petolu nia kompani', en kondicxoj novaj (eble) bone vivos ni. >//Refreno// Certe Micxjo pravis, estas li profet'. La kondicxoj novaj - klare - estas fia ret'. Kaj ne plu petolas nia kompani', en kondicxoj novaj acxe vivas ni. >Ho, kiaj ni estus felicxaj, >se restus SEJMaj kondicxoj! {{tag>litero_n kanto esperanto}}