====== Nia Trajno ====== //Muziko kaj vortoj de [[Jxomart kaj Natasxa|Jxormart Amzeev]]// ===== Teksto ===== Cxiujare dum ferio mi almenaux unufoje acxetantas en stacio la bileton al fervojo. Cxiu jare mi rapidas por alveni gxustatempe al la trajn' kolorigita je koloro de printempo. Resaluton la konatoj, la konotaj maladiaux. Nin kunigas la radbatoj jam delonge de hodiaux. Mi delonge ne hezitas, cxu la vojo estas vera de la trajn' kolorigita je koloro de espero. Do acxetu kamaradoj, amoplenaj kaj naivaj, jen biletoj pormonataj kaj porjaraj, kaj porvivaj. Ju pli multe vi disipos, des pli vi farigxas ricxa en la trajn' kolorigita je koloro de felicxo. {{tag>litero_n kanto}}