====== Ni Vojagxas ====== //Teksto de [[Vytautas SxILAS]]// //Plej ofte tiu cxi kanto sonas dumvoje al renkontigxoj.// ===== Teksto ===== [[Am]] Ni vojagxas, ni sercxas gxojon, [[A7]] [[Dm]] malproksimo logas nin. ([[Dm]]) [[Am]] //Longan, longan ni faris vojon,// [[E7]] [[Am]] [[A7]] //ne videblas gxia fin', fin', fin', fin'.// (2-foje) Bonaj sxuoj - kaj perpiede atingeblas terpolus'. //Kiam pasxi farigxas tede,// //tauxgas samdirekta bus'...// (2-foje) Mankas tempo - do ploru mono, radoj frapas pro enu'. //Ni veturas en vagono,// //trajna brux kaj tiel plu...// (2-foje) Urboj preter fenestroj kuras, kantas gaja kompani'. //Vi komprenis, ke ni veturas// //al tendaro tiu cxi...// (2-foje) Ni vojagxis, ni trovis gxojon, cxar ni sercxis kun obstin'. //Kiu estis tendare fojon,// //cxiam rememoros gxin...// (2-foje) {{tag>litero_n kanto}}