====== Ne ekzistas homo ====== ^Teksto|[[András PAYER]]| ^Muziko|[[István S. NAGY]]| ^E-teksto|[[Vilmos BENCZIK?]]| Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapesxto. Origina titolo: "Nincsen olyan ember". Origina kantisto: Zsuzsa KONCZ. ===== Teksto ===== Ne ekzistas homo, sen iama bezono de trema plor'. Gxi lin liberigus, se lin ne mutigus tim' de kor'. >Rido de gaj' tute plenplena de gxoj', >sed en la koro lin premas dolor'. Ne ekzistas homo, sen iama bezono de trema plor', Li ne volas plori, cxar li timas montri pli da mol'. Ne estas bona la indiferent', Ne hontu: larm' estas pruvo de sent'. Ploru do tuj, sen hont', sen rezon', sen tim' ploru antaux cxiu. Ploru do tuj, se mankas la fort', ke ne estu mensogul'. Ne ekzistas homo, sen iama bezono de trema plor'. Iru vian vojon, for la falsan gxojon, vin regu plor'. >Blovu la vent', pluvo lavu do vin, >kun la temp' ja cxio eksxangxos sin. {{tag>kanto litero_n hungara}}