====== Naskiĝis Ie En Arbar ====== //Teksto de Raisa KUDASXOVA, muziko de Leonid BEKMAN laux la motivo de "Infana Soneto" de Robert SCHUMANN.// //Novjara, populara infana rusa kanto (simile al "Jungle Bens" en anglolandoj), tradukis [[Ocxjo DADAEV]].// ===== Teksto ===== Naskigxis ie en arbar' Kaj kreskis abiet' Kaj verdis dum la tuta jar' La svelta siluet'. Al gxi lulkantis negxa vent': "Ekdormu vi, abi'!" Negxvestis Gelo por defend': "Neniam frostu vi!" Leporo eta pro la tim' Kasxigxis sub abi'. Malica lupo en proksim' Kuretis preter gxi. * vd. ankaux [[Abio|tradukon]] de [[Tatjana AUDERSKAJA]] {{tag>litero_n kanto rusa infana}}