====== Moskvo ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]| ===== Teksto ===== Nokto, trajn' hazarda kaj matena nuno hela tag' bizara Moskvo, frosto, suno. Paŝo en junecon, kvazaŭ flug' al kosmo, kiel en komenco: suno, frosto, Moskvo. Arda spir' iama, telefona budo - restis kvazaŭ sama tiu juna ludo. Restis antaŭsento: ĉu atendo muta, kaj jam post momento la feliĉ' balbuta. Sed en telefono iu gapas kaŝe kaj sensenta sono: "Kak zdorovje vaŝe?"((el la rusa: Kiel via sano?)) Kaj malam' etendas manojn maltenere. Kion mi atendas? Frosto, vere ... Mi denove vagas en la mondo sama. Larmajn ŝuldojn pagas al pasinta amo. Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo. {{tag>kanto litero_m esperanto barda}}