====== Mi Ne Volas Ellitigxi ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de Bertram POTTS, muziko de Nanne KALMA.// ===== Teksto ===== Varme kusxas mi enlite Kaj auxskultas al la vento Kiu hurlas intermite Kun protesto kaj turmento Cxirkaux min mi strikte premas La littukojn kun plezuro Dum la sxtormo forte gxemas Kaj mi regxas en sekuro Kial mi ne volas movi Min el lito en mateno? Kial mi ne povas trovi Forton por malgranda peno? Cxu mi estas nenormala Sola en la tuta mondo Kun malsano speciala Kiel pigra vagabondo? Mi en bulon min kuntiras Sub la tukoj en komforto Longe dormi mi deziras Tio estas bona sorto Kiel lukse, kiel bele Resti en la varmo lita Kapti ekstran tempon sxtele Kun vestigxo prokrastita "Ellitigxu!" panjo plendas "Tempo flugas, do, rapidu! Matenmangxo vin atendas! Mi forprenoas gxin! Decidu!" "Mi promesas, panjo, esti Preta veni sen hezito Se vi lasos min pluresti Kvin minutojn en la lito!" Gxenas min, tre bedauxrinde, Ellitigxi, por min vesti Kiel bone estas vinde gajni tempon, plue nesti Kiam venas la vespero ===== Eksteraj ligoj ===== * http://esperanto.net/literaturo/autor/potts.html pri Bertram POTTS {{tag>litero_m kanto}}