====== Marista Sorto ====== //Kantas [[Kajto]], auxtoroj W. Auld kaj Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Blovu, blovu vento, pluvu plue pluv'
Veli kiel Noa velis post diluv'
Veni kiel Noa al Mont-Ararat' Fali de sur sxipo, droni kvazaux rat' Hej maristo, hej maristo Malfacilas mar-ekzisto Vivo dura, viv' en tristo Hej! Maristo Hansen! Hirte hurlu hajlo, brulu brile sun' Ni kuragxe krozas regnon de Neptun' Poste venas hejmen, hejmen al edzin' Trovas sxin en tombo, trovas morta sin {{tag>litero_m kanto}}