====== Malkonsento ====== //Kantas [[Kore]]// ===== Teksto ===== Ol lukt' je la momento Dum regas malkonsento Sen perdo de prudent' Sen fikoment' Cxu fortas pli potenco? he he! Eltiri haltigilon Eliri el la rondo Por ne disperdi tempon En la estonto Cxu venos liber-ond' en cxi mondo? Tro sonas alarme Alvenas troa larmo Se kompateco igxas dramo En homa amo Elfluas troa larmo Cxu estas melodramo? Cxu estas? Cxu estas melodramo? Ne eblas viv' sen armo Cxu estas melodramo? Dum staras la malamo Cxu estas melodramo? Tronas tro la cxarmo Cxu estas melodramo? Jen la kondamno Aperas rezignaci' De fora ekspansi' Rikoltafino de amo estas gxi For de iluzi' Cxu nunas amnezio? Venas troa larmo Dum staras la malamo Nur eblas viv' sen armo Jen la kondamno En homa amo Ve, estas melodramo Ve, estas! Ve, estas melodramo Cxar ne eblas viv' sen armo - ve, estas melodramo Dum staras la malamo - ve, estas melodramo Tronas tro la cxarmo - ve, estas melodramo Cxar ne eblis viv' sen armo - jes, estis melodramo Dum staras la malamo - jes, estis melodramo Tronis tro la cxarmo - jes, estis melodramo Cxar ne eblis viv' sen armo - estis melodramo Dum staris la malamo - estis melodramo Tronis tro la cxarmo - estis melodramo - jen la kondamno {{tag>litero_m kanto}}