====== Malbonulo ====== //Kantas [[Dolchamar]].// ===== Teksto ===== Mi veturigas mian auxton. Mi baldaux renkontas konaton. Mi rigardas knabinojn, tiujn amorajn incitemulinojn. Mi sercxas bongustan predon. La lastasemajna estas ankoraux en la kofrujo, en la kofrujo. Min policanoj haltigas cxe la rugxa lumo. Mian permesilon nur kontrolas. Ili sercxas iun frenezulon. La sun' brilas el mia dentar'. Ili neniam divenas ke mi estas malbonulo, malbonulo. //Refreno:// >Malbonulo, malbonulo. >Vi invitis al via hejmo malbonulon. >Krokodilsxuoj kaj bukedo >Sonoras cxe la pordo tri, du, un', nun! En mia domo estas angul' Por la ajxoj kiujn mi malamas. En mia domo estas angul' Por la knabinoj, kiujn mi amas. Ne zorgu pri la makuloj, nek la kat' en la fridujo ek de lasta auxtuno, lasta auxtuno. De l' plafon pendas spegulglob'. La sofo estas el rugxa led'. Kiam ni finas en la dormocambr', min tentas cxigared'. La murojn kovras veluro. Tio estas mirinda loko por malstrecxigxi, por malstrecxigxi. >//Refreno// (3-foje) {{tag>litero_m kanto}}