====== Letero ====== //Muziko kaj vortoj de [[Jxomart kaj Natasxa|Jxormart Amzeev]]// ===== Teksto ===== Saluton, mia amikin'! Saluton, kara! Denove mi ne vidis vin, Monaton kvaran. Sed multajn tagojn havas mi Kaj noktajn horojn Por rememori vin, por rememori… Cxu vi memoras kiel lun' nin akompanis..? De lignofajro al mallum' Fajreroj falis Kaj tiam sxajnis: en la mond' Nur ni ekzistas, Cxe lignofajra rond' kaj luno trista. Dum longa vintro verkos mi por vi leterojn Kaj skribos mi versxajne Multajn pri somero… Kaj kiam foje tenos mi Leteron vian Mi kvazaux auxdas vin Amiko mia. Saluton, mia amikin' Respondu nepre Saluton, mia amikin' Gxis la somero. {{tag>litero_l kanto}}