====== Lasu Min Songxi ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Cxu vi memoras pri verda arbar'? Mi certe mem memoras, cxar Dum nokta promeno cxe la kastel' Mi tusxis sxin kasxe en la malhel' En la gxarden' sub folia plafon' De fora urb' ruligxis son' La grinco de tramo, de fer' kontraux fer' Lasu min songxi pri la somer' Flustraj mesagxoj en la koridor' La varma vento tra la kor' Kaj fine rivel' de profunda mister' Lasu min songxi pri la somer' Trinku, kamarado Toston al la memor' Post mallonga tempo ni mem estos for Cxu vi memoras pri sablo kaj lag' L'auxroro de la lasta tag' La fina rigard' kaj la malaper' Lasu min songxi pri la somer' {{tag>litero_l kanto}}