====== La Virbovo kaj la Luno ====== //Kantas [[JoMo]], aŭtoras: A. SARMIENTO kaj C. CASTELLANOS. Tradukita de JoMo.// La originala versio estas nomiĝas "//El toro y la luna//" kaj ĝiaj plej famaj kantantoj estas la grupo Gipsy Kings kaj kantisto Joselito. --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 15/05/2007 19:08// ===== Teksto ===== La luno sin estis kombanta En la spegulo rivera Virbovo ĝin estis gvatanta En milda nokto somera Kiam venis la blanka mateno Malaperis la luno de fluo La virbovo kiel en areno Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo // Refreno: // >La virbovo kiu ekamis la lunon >Kaj forkuras dum la nokto el bovej' >La odora papaveto kaj la pruno >Jen parfumas la kamparon bone plej. >Rosmareno de montaro al rand' de river' >La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro >La virbovo kuraĝega kaj de brava genero, >Memoraĵojn de la luno konservas en la kor' La luno dum nokto alvenas El la profund' infinita Virbovo ĝin gvatas kaj splenas Inter la branĉoj kaŝita En la mezo de riverspegulo Dum la luno en dormo nun spiras La virbovo kiel gvardiulo Ĝin rigardas kaj triste sopiras {{tag>litero_v kanto hispana}}