====== La Velsxipo Magdalena ====== //Kantas [[Kajto]], auxtoroj W. Auld kaj Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Sur la velsxipo "Magdalena" La matenmangxo estas jena: Bifsteko kun botelo plena - Hej! la vivo dura! Maristoj staras sur ferdek', La mastro krias per lauxta blek': "Mi pagos pluson sen domagx' Se vi ne plendos dum vojagx'!" "Ne, ne!", diras la maristoj bravaj, "Ni preferas plendi ja! Ha!" Sur "Magdalena" sxvitas plage Cxiu maristo - li, - senblage, Dejxoras ecx tri horojn tage - Hej! la vivo dura! Maristoj staras sur ferdek' La mastro krias per lauxta blek': "Mi pagos pluson kun plezur' Por unu kroma horo nur!" "Ne, ne!", diras la maristoj bravaj, "Fakte ni laboras tro! Ho!" Ne mankas rum', ne mankas vinoj, Ni havas kargon de putinoj: Por cxiuj vir' po tri knabinoj Hej! la vivo dura! Maristoj staras sur ferdek' La mastro krias per lauxta blek': "Mi pagos pfuson pli kaj plu Se kontentigxos vi per du!" "Ne, ne!", diras la maristoj bravaj, "Ne suficxas trio da! Ha!" {{tag>litero_v kanto}}